#monato — Public Fediverse posts
Live and recent posts from across the Fediverse tagged #monato, aggregated by home.social.
-
Esperanto ne estas nur lingvo por fanfaronado — per ĝi oni povas krei vere valorajn enhavojn ✍️🌍
Bela ekzemplo: intervjuo de Tommaso Melacotte kun profesorino Akua O. Britwum pri postkoloniaj evoluomodeloj en Ganao kaj Tanzanio 🌱📊
Legu kaj malkovru 👇
https://www.monato.be/2024/013612.php#Esperanto #Monato #Ĵurnalismo #Intervjuo #Afriko #Evoluo #Internacia #Analizo #Socio #Politiko @monato
-
🎂 Okaze de mia naskiĝtago mi volas danki vin per donaco: ĝis la 30-a de oktobro vi povas (re)aboni Monaton kun 20 % rabato! 🌍
Validas por novaj abonantoj aŭ por tiuj, kiuj ne abonis dum almenaŭ tri jaroj.
👉 www.monato.be/abonilo_speciala.phpEnmetu la kodon DONACO20.
Dankon pro via subteno — ĝi vere signifas multe al mi. 💚
#Monato #Esperanto #Rabato #Revuo #Kulturo #Informado @monato
-
📘 Novelo en @monato “La linko”
En la punlaborejo “Vjatlag” du malliberuloj forkuras tra arbaro. Post unu monato nur unu revenas – kun rakonto pri mistera monstro nomata “linko”. Ĉu vera estaĵo aŭ simbolo de teruro?
👉 Legu la tutan novelon ĉi tie: https://monato.be/2002/007917.html
-
„Lisuarte” – novelo en @monato ✒️ Aŭtoro: Albisturo Kvinke
Lisuarte Paralampoponhes portas nekutiman nomon kaj nekutiman devenon: duon-irlandan, duon-portugalan. La novelo esploras kiel deveno, lingvo kaj kulturo influas vivon de homo, kiu vojaĝas inter mondoj, renkontas personojn bizarajn kaj kortuŝajn, kaj provas trovi lokon, kie senti sin hejme.
👉 Legu la tutan rakonton en MONATO:
https://www.monato.be/2012/010361.php -
🎉 Antaŭ 390 jaroj naskiĝis Johann Joachim Becher (1635–1682) — unu el la plej fascinaj mensoj de la 17-a jarcento!
Li estis ĉio samtempe: ekonomiisto, sciencisto, verkisto, instruisto, reformisto. Liaj ideoj pri laboro, scio kaj progreso estis vere antaŭ sia tempo — kaj restas mirige aktualaj ankaŭ hodiaŭ.
📚 Legu la artikolon en MONATO:
👉 https://www.monato.be/2010/010141.php#Becher #Historio #Scienco #Ekonomio #Inspiro #Kulturo #MONATO #Esperanto #17aJarcento #Pensulo #LingvoInternacia #Monato @monato
-
🌍 Lingvoj malpurigitaj
En 2005, Sagradjelou Kokou atentigis pri la forgeso kaj „malpurigo” de afrikaj lingvoj pro la superrego de koloniaj idiomoj. En Togolando, el pli ol 80 lingvoj, nur du estas instruataj.📖 Legu la artikolon: https://www.monato.be/2005/008729.php
❓ Ĉu hodiaŭ la situacio ŝanĝiĝis?
-
💸 Ĉu Sofio ankoraŭ perdas 1,5 miliardojn da levoj jare pro trafikŝtopiĝoj?
En artikolo el la arkivo de Monato (2009), Dimitar Haĝiev skribis ke ĉiutage en la bulgara ĉefurbo perdiĝas centmiloj da laborhoroj kaj litroj da brulaĵo – kun gravaj kostoj por la ekonomio kaj la sano de civitanoj.
📖 Leginda kaj atentiga teksto:
👉 https://www.monato.be/2009/009875.phpĈu la situacio ŝanĝiĝis post pli ol 15 jaroj? Bulgara(j) leganto(j), bonvolu kundividi!
#Sofio #trafiko #ekonomio #Monato #urbo #historio #Bulgarujo
-
🚣♂️ Ĉu vi iam imagis boati tie, kie iam estis maro sed nun regas marĉoj? En okcidenta Francio, la Puatau-marĉo rakontas mirindan historion de ŝanĝiĝanta pejzaĝo – de golfo al agrikultura tero, de natura kaoso al homa verko.
Tiu loko estas konata kiel “la Verda Venecio” – kun miloj da kanaloj, naturaj mirindaĵoj kaj jarcentoj da homa penado.
📖 Legu pli en la artikolo “Boati sur malaperinta maro” en Monato:
👉 https://www.monato.be/2020/012789.php -
“Inter la plej esplorindaj esperantistoj elstaras la pacismaj inistoj.”
Sylvie Flammarion ne estis nur la edzino de fama astronomo – ŝi estis voĉo por paco, scienco kaj virinaj rajtoj en epoko kiam tio ne estis evidenta. Kaj ŝi ligas ĉion ĉi al Esperanto.Leginda artikolo en @monato pri virino kies kontribuoj ne forgesiĝu:
🔗 https://www.monato.be/2020/012594.php#Esperanto #Inismo #Historio #Scienco #Pacismo #VirinojEnScienco #Astronomio #Monato
-
🌍 En Venezuelo, pli ol 70 indiĝenaj lingvoj estas minacataj de malapero. Laŭ artikolo de Jezer Dorante en MONATO, lastatempaj iniciatoj celas revigligi tiujn lingvojn, subtenataj de la registaro. Ĉi tio estas grava paŝo por konservi la kulturajn riĉaĵojn de la lando. Legu pli: https://www.monato.be/2023/013267.php
#IndiĝenajLingvoj #Venezuelo #KulturaHeredaĵo #LingvaDiverseco #Esperanto @monato #Monato
-
🌿 Nova UNESKO-heredaĵo en Kartvelio!
La triangulo de Kolĥido ricevis la statuson de Monda Natura Heredaĵo. Ĝi estas unika ekosistemo kun antikvaj torfejoj, tropikaj plantoj kaj riĉa faŭno. Legu pli en la artikolo de Tea Turmanidze en MONATO:
🔗 https://www.monato.be/2023/013322.php
#UNESKO #Kolĥido #NaturaHeredaĵo #Biodiverseco #Kartvelio #MONATO -
🎨 La mistero pri la blankaj konvaloj
Plonĝu en la fascinan vivon de Ivan K. Ajvazovskij, majstro de marpentraĵoj, kaj malkovru liajn pasiajn rilatojn kun famaj virinoj kiel la baletistino Marie Taglioni. Ĉu vi scias, kiel konvaloj ligiĝas al lia rakonto?📖 Legu la artikolon en Monato:
👉 https://www.monato.be/2022/013077.php -
🔢 Ĉu vi sciis, ke ne ĉiuj homoj kalkulas ĝis 10? En iuj kulturoj "tri" estas sufiĉa… kaj ĉio pli ol tio estas simple "multo"! 😮
📖 En la artikolo *Dana abako dolorigas la kapon* el la revuo *Monato*, ni malkovras kiel diversaj lingvoj kaj kulturoj traktas nombrojn – de simplaj tribaj sistemoj ĝis la miriga astronomia matematiko de la majaoj.
👉 Legu pli: https://www.monato.be/2015/011495.php
-
Ĉu vi ŝatas legi novelojn kaj rakontojn en flua, bela Esperanto? La retejo Disvastigo ĵus publikigis elekton el la arkivo de Monato, enhavanta literaturajn tekstojn aperintajn tra la jaroj en nia revuo. Malkovru la verkaĵojn de talentaj aŭtoroj el la tuta mondo.
#Esperanto #Monato #Legolisto #Rakontoj #Noveloj #Literaturo
-
Kiam Rusio atakas niajn amaskomunikilojn, ĝi ne estas nur ciberminaco; ĝi estas rekta atako kontraŭ niaj komunaj valoroj!
#Monato #Cibersekureco #Esperanto #SubtenuUkrainion #Esprimlibereco #SendependecoDeAmaskomunikiloj #StaruKunUkrainio #RusaAgreso #Demokratio #Solidareco #HomajRajtoj
#CyberSecurity #SupportUkraine #DDoS #MediaIndependence #StandWithUkraine #RussianAggression #Democracy #IndependentMedia #Solidarity #HumanRights #SlavaUkraini #nafo #FreePress #Ukraine #Belgium #België #Belgio -
Rusaj hakistoj atakas la esperantan magazinon Monaton
https://www.liberafolio.org/2024/10/12/rusaj-hakistoj-atakas-monaton/ -
Riceviamo da un altro canale e replichiamo qui un messaggio di @Massimo
Cari amici esperantisti,
State cercando letture per arricchire la vostra lista di letture? Ora potete trovare una raccolta di novelle e racconti dalla rivista #Monato, pubblicati tra il 2016 e il 2019! Ecco il link alla pagina dove potrete esplorare e leggere comodamente: https://disvastigo.esperanto.it/index.php/it/approfondimenti/3973-legolisto-noveloj-kaj-rakontoj-el-la-arkivo-de-monato
Buona #lettura!
📚✨ #Cultura #Letteratura #Esperanto #gratuitomodificato: nuova pagina, per tutti gli anni 2003-2021.
-
Ĉu vi serĉas legaĵojn por plenigi vian legan liston? Nun vi povas trovi kolekton de noveloj kaj rakontoj el la revuo Monato, publikigitaj inter 2006 kaj 2021! Jen la ligilo al la paĝo, kie vi povos esplori kaj legi komforte: https://disvastigo.esperanto.it/index.php/it/approfondimenti/3973-legolisto-noveloj-kaj-rakontoj-el-la-arkivo-de-monato
Bonan legadon! 📚✨ #Legado #Monato #Kulturo #Literaturo #Esperanto #senpaga -
Hieraŭ la duobla aŭgusta septembra numero de #Monato estis sendita al la abonantoj de la reta versio kaj morgaŭ ĝi iros al la abonantoj de la presita versio.
-
Paŭl Peeraerts, la ĉefredaktoro de @monato prezentas la novan numeron!
Ĉu vi volas legi pli da informoj kaj novaĵoj el diversaj kontinentoj? Ne maltrafu la duoblan numeron, kiu ekspozicias la mondon al viaj okuloj!
En ĉi tiu numero:
🌍 Fokuso sur Afriko kaj Proksima Oriento!
🌍 La influo de militoj sur rifuĝado, sed ankaŭ sur artoLegu, lernu, kaj malkovru!
#ĈefredaktoroPrezentas #Monato #Esperanto
https://www.youtube.com/watch?v=_eCsQ0r9Xn0 -
-
@monato Gratuloj al Edmundo G. Evans pro la premion. Lia multjara laboro kiel redaktoro kaj lingva revizianto de Monato estas tre aprezata de la Esperanto-komunumo. Dankon pro via kontinua kontribuo al la movado. 💪 💪 💪 #esperantistodejaro #monato #esperantomovado
-
Edmundo G. Evans, multjara redaktoro kaj lingva revizianto de la revuo #Monato, estis elektita esperantisto de la jaro 2022. Tutkorajn gratulojn!
-
Feliĉan novan jaron ;-) La januara numero de #Monato jam iris al la abonantoj de la bitaj versioj, kaj morgaŭ la presita eldono estos ekspedata. Se vi deziras komenti pri artikolo, vi povas skribi al [email protected] aŭ reagi ĉi -sube.
-
-
Ĉu vi ŝatas legi? Ĉu vi ŝatas verki en #Esperanto? La revuo #MONATO serĉas ankoraŭ kelkajn literaturemulojn por fortigi sian teamon de recenzantoj. Ĉu interesita? Skribu al [email protected] por pli da informoj.
-
La nodo, sur kiu estis la Mastodon-konto de #Monato, ŝajne paneis. Ni nun kreis konton en tiu ĉi nodo speciale por #Esperanto. Espereble ni iam sukcesos movi la enhavon de la malnova konto tien ĉi. Bonvenon!