#manfarado — Public Fediverse posts
Live and recent posts from across the Fediverse tagged #manfarado, aggregated by home.social.
-
CW: Araneo (kroĉetita, pluŝa)
Kaj jen antaŭa projekto. Ĝi estas malgranda kroĉetita araneo por mia fratino. Tre simpla afero, tamen ĝi daŭris pli multe da tempo ol mi supozis. Nur unu afero kiun mi ŝanĝus: mi ne metis dratojn en krurojn, kaj pro tio ili tute ne funkcias kiel araneaj kruroj.
Kiam mi faris ĝin, mi rememoriĝis, ke mi ne ŝatas araneojn. Mi ne timas ilin tre multe, tamen mi ne volas vidi ilin kaj, pli grave, ne volas tuŝi ilin. Multe da homoj havas similan malemon. Mi ne komprenas ĝin. Araneoj estas utilaj bestoj, kaj en mia lando neniam loĝis danĝerajn araneojn.
Sed kiam temas pri artaj aferoj, mi tute komprenas tiun malemon. Araneoj havas ok krurojn, tre multe por kroĉeti/animacii/desegni/ktp. Antaŭ preskaŭ unu jaro mi komencis fari 3D animaciaĵon pri araneoj, kaj mi pensas, ke mi ne emas fini ĝin pro ambaŭ kialoj.
#lang_eo #kroĉetado #crochet #manfarado #handicraft #araneo -
Dum kiam mi revenis el pola esperanto kongreso, mia amiko rakontis al mi kiel fari brodatajn kudraĵojn. Finfine post unu monato, mi decidis elprovi ĝian metodon. Jen vi vidas efikon: emblemo de mia urbo.
Mi estas vere mania pri manfarado. Mi ne povas daŭrigi eĉ unu tagon sen brodado aŭ kroĉetado, kaj mi malzorgas pri studado pro tio. Hodiaŭ mi eĉ ne manĝis sufiĉe multe, ĉar nova kudraĵo kaptis mian tutan atenton.
#lang_eo #brodado #embroidery #manfarado #handicraft -
Dum kiam mi revenis el pola esperanto kongreso, mia amiko rakontis al mi kiel fari brodatajn kudraĵojn. Finfine post unu monato, mi decidis elprovi ĝian metodon. Jen vi vidas efikon: emblemo de mia urbo.
Mi estas vere mania pri manfarado. Mi ne povas daŭrigi eĉ unu tagon sen brodado aŭ kroĉetado, kaj mi malzorgas pri studado pro tio. Hodiaŭ mi eĉ ne manĝis sufiĉe multe, ĉar nova kudraĵo kaptis mian tutan atenton.
#lang_eo #brodado #embroidery #manfarado #handicraft