home.social

#literaturo — Public Fediverse posts

Live and recent posts from across the Fediverse tagged #literaturo, aggregated by home.social.

fetched live
  1. La kvara novelaro de INK finfine estas lanĉita!

    Ĝi nomiĝas Kie vojoj renkontiĝas, laŭ la titolo de la novelo de Zakhar Serebrov kiu gajnis la unuan premion en la sperta kategorio.

    🤖 La temo de la konkurso estis artefarita intelekto: 27 noveloj pri AI de aŭtoroj el 14 landoj. 7 noveloj estis originale verkitaj en Esperanto, la aliaj estis verkitaj en la itala, persa, rusa kaj ukraina.

    bobelarto.ink/varo/kie-vojoj-r

    #esperanto #literaturo #INK

  2. Legu senpage ĉe monato.be/2015/011386.php la novelon "Cent fabeloj" de Julia Sigmond. El la arkivo de @monato (2015:03). #Esperanto #Literaturo

  3. 📘 Novelo en @monato “La linko”

    En la punlaborejo “Vjatlag” du malliberuloj forkuras tra arbaro. Post unu monato nur unu revenas – kun rakonto pri mistera monstro nomata “linko”. Ĉu vera estaĵo aŭ simbolo de teruro?

    👉 Legu la tutan novelon ĉi tie: monato.be/2002/007917.html

    #Esperanto #Literaturo #Novelo #Monato

  4. „Lisuarte” – novelo en @monato ✒️ Aŭtoro: Albisturo Kvinke

    Lisuarte Paralampoponhes portas nekutiman nomon kaj nekutiman devenon: duon-irlandan, duon-portugalan. La novelo esploras kiel deveno, lingvo kaj kulturo influas vivon de homo, kiu vojaĝas inter mondoj, renkontas personojn bizarajn kaj kortuŝajn, kaj provas trovi lokon, kie senti sin hejme.

    👉 Legu la tutan rakonton en MONATO:
    monato.be/2012/010361.php

    #Novelo #Literaturo #MONATO #Esperanto

  5. Ĉu vi ŝatas legi novelojn kaj rakontojn en flua, bela Esperanto? La retejo Disvastigo ĵus publikigis elekton el la arkivo de Monato, enhavanta literaturajn tekstojn aperintajn tra la jaroj en nia revuo. Malkovru la verkaĵojn de talentaj aŭtoroj el la tuta mondo.

    Legu ĉi tie:
    disvastigo.esperanto.it/index.

    #Esperanto #Monato #Legolisto #Rakontoj #Noveloj #Literaturo

  6. Esperanto-Asocio de Britio eldonis la porinfanan libron “Matilda” de Roald Dahl en la Esperanta traduko de Tobiasz Kubisiowski.

    sezonoj.ru/2024/06/britujo-3/

    #esperanto #literaturo

  7. Ĉu vi serĉas legaĵojn por plenigi vian legan liston? Nun vi povas trovi kolekton de noveloj kaj rakontoj el la revuo Monato, publikigitaj inter 2006 kaj 2021! Jen la ligilo al la paĝo, kie vi povos esplori kaj legi komforte: disvastigo.esperanto.it/index.
    Bonan legadon! 📚✨ #Legado #Monato #Kulturo #Literaturo #Esperanto #senpaga

    @TerpomoDekUnu

  8. Mia novaĉetita libro alvenis! "Malgranda Sibo" de Cory Doctorow. Origina lingvo estas la angla, tiu libro estas traduko al Esperanto.
    #literaturo #malgrandaFrato #malgrandaSibo #libroj

  9. La hararo (4/4)

    Longtempe, ĉiam, ĉiam! Al peza bukl-amaso

    Mi ŝutos la rubenon, la perlon, la safiron,

    Ke vi neniam surdu al mia am-ekstazo!

    Ĉu ne l’ oaz’ revita vi estas, kaj la vazo,

    Kie mi longe sorbas la memor-eliksiron?

    Charles Baudelaire (1821-1867)

    Esperantigita de pluraj tradukintoj sub la redakto de K.KALOCSAY kaj G.WARINGHIEN

    #Poezio #poemo #poeto #literaturo #traduko #CharlesBaudelaire #FrancaPoezio #simbolismo #arto #artisto #esperanto #LaFlorojDeLMalbon #LesFleursDuMal

  10. La hararo (3/4)

    La kap’ ebri-soifa dronos kun sinforgeso

    En ĉi nokt-oceano, kaŝej’ de dua sama;

    Mia spirit’ subtila, sub rula ondkareso,

    Ja scios vin retrovi, ho fekunda pigreco,

    Senfine longaj luloj de nenifar’ balzama!

    Ho bluaj haroj! Tendo streĉita el mallumoj!

    Spegulas vi lazuron de ĉielrondo vasta;

    Sur la lanugaj randoj de bukloserpentumoj

    Min arde ebriigas miksaĵo de parfumoj:

    Kokosoleo, mosko kaj gudr-odoro drasta.

    ...

    #poezio #CharlesBaudelaire #esperanto #literaturo

  11. #PodkastoDeLaTago
    Pola Retradio en Esperanto]m E_elsendo el la 20.02.2024

    #PolaRetradioEnEsperanto
    podcastaddict.com/pola-retradi via @PodcastAddict

    Inter aliaj temoj:

    "(...) Hodiaŭ ni denove renkontiĝas kun la intrigo de la romano „Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof per ĝia 143-a fragmento."

    #podkasto #EsperantaPodkasto #LidiaZamenhof #QuoVadis #traduko #legado #literaturo #pollando #polujo #Varsovio #radio #retradio #esperantaretradio

  12. LA ANTAŬA VIVO
    (Charles Baudelaire)

    Mi loĝis longatempe sub portikaro alta, Kiun la mara suno surpentris per mil bruloj,
    Kaj kolonegoj rektaj, majestaj de konturoj,
    Ŝajnigis en vespero grandega grot' bazalta.

    La bildon de l' ĉielo lulante, la ondruloj Miksadis plej mistike kaj kun solen' aparta
    Akordojn ĉiopovajn de mar-muzik' ekzalta
    Al sunsubir-koloroj rebrilaj en l'okuloj.
    ...
    1/2

    #CharlesBaudelaire #Baudelaire #poezio #poeto #poemo #literaturo #franca #esperanto #LaFlorojDelMalbon

  13. LA ALBATRO (2/2)
    #CharlesBaudelaire

    Ĉi vojaĝant' flugila inerte nun hezitas. Ĵus nura bel', kaj nune: malbel' komika jam.
    Jen, iu ĝian bekon per kurba pip' incitas, Alia ĝin, fluginton, imitas dum la lam'.

    Similas la poeto al tiu princ' de l' nuboj, Kiu la ŝtormon ĝuas, kaj ridas je l' pafant',
    Kaj kiun, tere, sube, ĉe mokrideg' de buboj,
    Malhelpas iri ĝiaj flugiloj de gigant'.

    #esperanto #poezio #poemo #poeto #francapoezio #francapoeto #literaturo #traduko #lang_eo

  14. Geesperantistoj!

    Ĉu vi volas havi miajn esperantlingvajn librojn senpage?

    Se jes, ni devas interkonsenti pri la transporto. Preferite estas, ke vi venos kaj prenos la librojn.

    #esperanto #literaturo

  15. Mi ĵus malkovris tiun retpaĝon:
    Esperaĵo.net esperaĵo.net/
    "Verkoj por la espero de esperanto"
    Ĝi proponas multajn esperantajn verkojn (tradukojn) per malsamaj formatoj: filmoj, mangaoj, libroj, sonlibroj..

    Tio estas la "lastatempaĵo"
    esperaĵo.net/filmoj/via-nomo/

    (Bedaŭrinde mia konekto ne permesis al mi elŝuti la filmon ĝis nun.)

    Ĉu vi iam konis ĝin?

    #esperanto #esperantatekstaro #EsperantaFilmo #mangao #sonlibro #sonlibroj #mangaoj #radio #kulturo #literaturo #arto #japanio #japanujo

  16. 2/2
    La traduko estis farita de Lidja Zamenhof, filino de la kreinto de esperanto (ŝi tragike estis murdita en Treblinka ) kaj la teksto estis lingve reviziita en 2002.
    Tiu estas ligilo por elŝuti la libron (en du partoj)
    abouadile9f7b96564.wordpress.c

    NB: laŭ la (franca) leĝo la libro (kaj eĉ la traduko) jam estas en la publika domeno, do estas tute laŭleĝa elŝuti ĝin.

    #QuoVadis #HenrykSienkiewicz #LidjaZamenhof #Zamenhof #Pollando #esperanto #libro #literaturo #EsperantaLiteraturo #traduko

  17. Mi ĵus komencis legi "#QuoVadis" en esperanto. Estas la unua fojo ke mi provas legi tutan verkon esperante (ĝis nun mi nur legis artikolojn.. kaj afiŝojn en Mastodono kompreneble 🙃)
    Quo Vadis estas sufiĉe facilan k agrablan legadon.La libro estas iom granda (pli ol 500 paĝoj) sed verdire al mi tio plaĉas. Ekzemple mi jam legis pliajn romanojn de la franca verkisto Alexandre Dumas, kaj unu el ili havis.. 2000 paĝojn!
    1/2
    #HenrykSienkiewicz #LidjaZamenhof #Zamenhof #Pollando #esperanto #literaturo

  18. "Kiam oni legas, la okulo glitas, sed kiam oni tradukas la okulo plonĝas".

    André Markowicz, profesia tradukisto de ruslingvaj beletraĵoj.

    #esperanto #tradukado #literaturo

  19. La virina korpo enkarnigas la plej ardan miraklon de la naturo. Aŭ, pli precize, la naturo estas tio, kio en ŝi resumiĝas per miraklo. Ĉu ne veras, ke la tuta beleco de la naturo troviĝas en ŝi: mildaj montetoj, sekretaj valoj, fonto kaj herbejo, floro kaj frukto?

    François CHENG, En lia romano "L'éternité n'est pas de trop" (Eterneco ne estas troa)

    #esperanto #literaturo #citaĵo

  20. #Datreveno #WilliamGolding #Literaturo

    Je ĉi dato en 1911 naskiĝis William Golding, verkisto, kies ĉefverko estis lia unua, "Mastro de la Muŝoj". Liaj romanoj temas ofte pri la malfideleco kaj perforto de homaro. Li ricevis premion Nobel, sed estis diskutiga elekto. eo.wikipedia.org/wiki/William_
    Bildo: commons.wikimedia.org/wiki/Fil

  21. @[email protected]
    Nuntempe mi estas leganta
    'La vikomto de Bragelonne', tria kaj lasta parto de la trilogio 'La tri musketistoj"' de Alexandre Dumas

    La herooj nun estas kvindekjaruloj, Richelieu kaj Mazarin mortis, kaj Ludoviko la 14-a komencas efektive regi. Fouquet malhonestas, Colbert intrigas...

    La legado ĉiam estas tien suspensa kaj plena de humoro.
    Alexandre Dumas vere estis grandulo!

    #esperanto
    #literaturo
    #libroj
    #lang_eo
    #AlexandreDumas

  22. #Datreveno #FerencToldy #Literaturo

    Je ĉi dato en 1805 naskiĝis Ferenc Toldy, poeto kaj profesoro pri bonnutraĵo, kiu estis grava kontribuanto al hungara literaturo, skribante historion pri la temo kaj tradukante kelkajn librojn hungaren. eo.wikipedia.org/wiki/Ferenc_T
    Bildo: commons.wikimedia.org/wiki/Fil

  23. #Datreveno #HermanMelville #Literaturo

    Je ĉi dato en 1819 naskiĝis Herman Melville, aŭtoro kaj poeto, kies romano Moby Dick nun oni konsideras esti unu el plej bona en usona literaturo, sed ricevis nur milda rekono dum lia vivo. eo.wikipedia.org/wiki/Herman_M
    Bildo: commons.wikimedia.org/wiki/Fil

  24. #Datreveno #AldousHuxley #Literaturo #Filozofio

    Je ĉi dato en 1894 naskiĝis Aldous Huxley, aŭtoro, pensanto kaj filozofo, kiu verkis pri multaj temoj, sed eble lia plej fama estas Brava Nova Mondo, kiu avertas kontraŭ la uzo de sciencaj malkovraĵoj por politikaj celoj. eo.wikipedia.org/wiki/Aldous_H
    Bildo: commons.wikimedia.org/wiki/Fil

  25. Jen bastono ĵetita en la radon de esperantistoj:

    "Estas erare aserti, ke la popoloj kaj la homaj personoj batalaĉas ĉar ili ne interkompreniĝas. Ili batalaĉas ĉar ili interkompreniĝas."

    Emile Ajar (Romain Gary) en "Pseudo", 1976.

    #esperanto #citaĵo #literaturo

  26. #Datreveno #ArnoldBennett #Literaturo

    Je ĉi dato en 1867 naskiĝis Arnold Bennett, aŭtoro, kiu skribis fekunde por ĵurnaloj, krom romanoj, teatraĵoj kaj estis la plej sukcesa mone siatempe. Liaj verkaĵoj povis tre bone priskribi la ordinaran doman vivon. eo.wikipedia.org/wiki/Arnold_B
    Bildo: commons.wikimedia.org/wiki/Fil

  27. #Datreveno #DaphneDuMaurier #Literaturo

    Je ĉi dato en 1907 naskiĝis Daphne du Maurier, aŭtoro, kiu verkis kelkajn tre sukcesajn iom profunde psikologiajn kaj emociajn romanojn, plej notinde 'Rebecca'. eo.wikipedia.org/wiki/Daphne_d
    Bildo: commons.wikimedia.org/wiki/Fil

  28. #Datreveno #JMBarrie #PetroPajno #Literaturo #Dramo

    Je ĉi dato en 1860 naskiĝis James Matthew (J.M.) Barrie, aŭtoro, kiu kreis la feon Petro Pajno, kies populareco ofte superombris liajn aliajn rakontojn kaj teatraĵojn. eo.wikipedia.org/wiki/James_Ma
    Bildo: commons.wikimedia.org/wiki/Fil

  29. #Datreveno #HarperLee #Literaturo

    Je ĉi dato en 1926 naskiĝis Harper Lee, aŭtoro, kiu verkis multajn mallongajn artiklojn, sed kies unu vera romano "To Kill a Mockingbird" (Mortigi Mokbirdo) faris ŝin fama, priskribinte la profundan emociojn kaj malracian konduton inter la suda usona popolo rilate al raso. eo.wikipedia.org/wiki/Harper_L
    Bildo: commons.wikimedia.org/wiki/Fil

  30. #Datreveno #ÉmileZola #Literaturo #MiAkuzas

    Je ĉi dato en 1840 naskiĝis Émile Zola, verkisto kaj pensanto, kiu plej fame verkis malfermitan leteron (Mi akuzas...!) al la Franca prezidento pri la afero Dreyfus, akuzante la armitajn fortojn pri leĝaj eraroj kaj politika koruptado, kio ŝanĝis la opinion de la publiko, sed metis sian propran vivon en danĝero. eo.wikipedia.org/wiki/%C3%89mi
    Bildo: commons.wikimedia.org/wiki/Fil

  31. #Datreveno #DouglasAdams #Literaturo #Fantazio

    Je ĉi dato en 1952 naskiĝis Douglas Adams, aŭtoro kaj ekologo, kiu publikigis pri la malfacilaj situacoj de kelkaj specioj, sed pli fame verkis la fantazian romanon "La Petveturanta Gvidilo pri la Galaksio", kiun li priskribis kiel Trilogio en kvin libroj. eo.wikipedia.org/wiki/Douglas_
    Bildo: commons.wikimedia.org/wiki/Fil

  32. #Datreveno #TakeoArishima #Literaturo

    Je ĉi dato en 1878 naskiĝis Takeo Ariŝima, verkisto, filozofo kaj socia kritikisto, kiu iĝis unu el la centraj uloj en beletra grupo ĉirkaŭ la ĵurnalo "Blanka Betulo". Lia unua romano temas pri la detrua influo fare de homaro sur la naturo, skribite post kiam li reiris al Japano post kelkaj jaroj en Usono. Du el lia verkoj estas tradukitaj esperanten. eo.wikipedia.org/wiki/Takeo_Ar
    Bildo: commons.wikimedia.org/wiki/Fil

  33. #Datreveno #TomWolfe #Literaturo

    Je ĉi dato en 1930 naskiĝis Tom Wolfe, verkisto kaj ĵurnalisto, kies unua fama romano "Bruligado de la Vantaĵoj" publikiĝis kiel monata serio, antaŭ ol li redaktis ĝin kiel libro. Li provis priskribi la tutan spektron de usona societo sammaniere ke Dickens ktp faris en la 19-a jarcento. eo.wikipedia.org/wiki/Tom_Wolf
    Bildo: commons.wikimedia.org/wiki/Fil

  34. #Datreveno #JohnSteinbeck #Literaturo

    Je ĉi dato en 1902 naskiĝis John Steinbeck, verkisto, kies romanoj, speciale lia "La Vinberoj de Kolero", gajnis al li premion Nobel pro la simpatia traktado de la malfacilaĵoj de la ordinara homo dum la depresio en la 1930-oj. eo.wikipedia.org/wiki/John_Ste
    Bildo: commons.wikimedia.org/wiki/Fil

  35. #Datreveno #UmbertoEco #Literaturo

    Je ĉi dato en 1932 naskiĝis Umberto Eco, verkisto kaj filozofo, kies plej famaj libroj, La nomo de la Rozo, kaj la Pendolo de Foucault, estis ĉiu kompleksa kaj populara, kio konfuzis la kritikistojn tiam. Ili estis tradukitaj en kelkajn lingvojn. Esperanto ankaŭ interesis lin eble plibonigi dialogon inter oriento kaj okcidento. eo.wikipedia.org/wiki/Umberto_
    Bildo: commons.wikimedia.org/wiki/Fil

Share on Mastodon

Enter the server where you have an account.