#krevmaizo — Public Fediverse posts
Live and recent posts from across the Fediverse tagged #krevmaizo, aggregated by home.social.
-
La ŝtato trompas nin. Dum mia tuta vivo, oni instruis al mi, ke krevmaizo estas speciala maizo, kiun oni devas varmigi por krevigi ĝin. Kiel oni akiru tiun bongustan maizon? Oni aĉetu en vendejo, de produktistoj de krevmaizo.
Karaj amikoj, tio estas mensogo. Granda, granda mensogo. Kiel montras afiŝo de samideano @vegafjordo, vi ne bezonas aĉeti ĝin!! Rigardu! Ĝi simple kreskas sur la tero; vi povas iri kaj preni ĝin, senpage!
Oni devas demandi: kiu produktas la varmigendan krevmaizon? Ofte tre grandaj kaj riĉaj firmaoj. Firmaoj kun grandega influo sur la ekonomio kaj ankaŭ la socio. La veraj registoj de nia mondo, lerte kaŝitaj post moka imitaĵo de demokratio.
Sciigu ĉi tion. Sciigu viajn amikojn, ke la ŝtato ilin trompas. (Kiu ŝtato? Ne gravas; ĉio estas fakte regata de la samaj firmaoj.) Kaj poste iru kaj rikoltu krevmaizon. Ĝi apartenas al vi; ne lasu la grandajn firmaojn rikolti ĝin amase. La krevmaizo apartenas al ni, homoj.
#lang_eo #kapitalismo #krevmaizo #manĝaĵoj :blobcatwink: