#gutkatoj — Public Fediverse posts
Live and recent posts from across the Fediverse tagged #gutkatoj, aggregated by home.social.
-
Tio pensigis min, ke mi devas fari gutkaton kuiriston. Verŝajne kun la ŝablona kuirista ĉapelo kun larĝa supro. :gutkato_pensas:
-
Hieraŭ mi finfine publikigis mian tute novan bildosignaron: Gutkatojn! :gutkato_trinkas_teon:
Kiel ĉiu bona federujano, mi amas gutkatojn, sed iom ĝenis min, ke ekzistas neniu kohera kaj libera gutkata bildosignaro. :gutkato_xwx:
Tial mi faris denule, per propraj manoj, pli ol 200 originalajn gutkatojn, kiujn vi nun rajtas libere uzi, redakti, kaj kunhavigi (laŭ kondiĉoj de la Permesilo de arto libera). Kaj la nombro espereble plu kreskos! Komentoj kaj ripetoj estas tre bonvenaj. Disvastigu amon, disvastigu gutkatojn! :gutkato_kimegesto:
#lang_eo #arto #bildoj #bildosignoj #bildosignaroj #desegnaĵoj #Esperanto #Federujo #gutkatoj #katoj
-
Samretanoj! Ĉu iu el vi havas en via servilo bildon de gutkato, kiu ridetas (prefere kun buŝo malfermita kaj okuloj fermitaj), kaj havas guton da ŝvito sur sia vango? Mi serĉas gutkatan version de ĉi tiu teksta mieno: ^ ^’
Pli precize ian miksaĵon de ĉi tiuj gutkatoj: :blobcatlaugh: :blobcatnervous: Mi ne kapablas facile vortigi la senton, kiun la gutkato devus esprimi. (Se mi povus, eble mi jam estus trovinta la gutkaton.)