#federuniverso — Public Fediverse posts
Live and recent posts from across the Fediverse tagged #federuniverso, aggregated by home.social.
-
Antaŭ kelkaj semajnoj, mi faris enketon pri tio, kiel ni nomu ĉi tiun socian retaron. Oni ricevis tri elekteblojn. »Federuniverso« ricevis neniun voĉon. La aliaj du elektebloj, »Federujo« kaj »Fediverso«, ambaŭ ricevis po 5 voĉoj.
Ne eblas tiri grandan konkludon el ĉi tiu malgranda esploro, sed evidente ambaŭ nomoj plaĉas almenaŭ al kelkaj homoj. Mi mem preferas la vorton »Federujo«. Verŝajne mi uzados tiun ekde nun.
Dankon al ĉiuj voĉdonintoj!
#lang_eo #enketoj #esperanto #federujo #federuniverso #fediverso :blobcathappy:
-
Kiel ni nomu ĉi tiun socian retaron en Esperanto?
- Mi vidis kelkajn personojn nomi ĝin »Fediverso« (de la angla »Fediverse«).
- Ĉar mi ne ŝatas paŭsi vortojn de la angla, mi kutime diras »Federuniverso« (kunmetita same kiel en la angla, sed per esperantaj vortoj kaj reguloj).
- Sed eble oni povus esti eĉ pli kuraĝaj, kaj diri »Federujo« (same kiel oni diras »Esperantujo«)? Tiu vorto povus (teorie) signifi aliajn aferojn, sed en kunteksto ĝi kredeble kaŭzus nenian konfuzon.
Kion vi pensas? Kiu nomo plej plaĉas al vi? Kiu estas plej bona? Ĉu vi ideas alian elekton?
#lang_eo #enketo #esperanto #federujo #federuniverso #fediverso #vortoj :blobcatderpy: