home.social

#enketoj — Public Fediverse posts

Live and recent posts from across the Fediverse tagged #enketoj, aggregated by home.social.

fetched live
  1. Jen enketo! Mi iom diskutis kun amiko pri boneco de mondo kaj vivado. Ni interkonsentis, ke la mondo enhavas multajn aferojn bonajn kaj plaĉajn, sed ankaŭ multajn aferojn malbonajn kaj malplaĉajn. (Nu, evidente!) :gutkato_flucerba:

    Mi ne ŝatas vivadon, ĉar mi opinias, ke la bonaj aferoj estas tro neperfektaj. Mi akceptas vivon tia, kia ĝi estas, kaj mi ne planas forlasi ĝin frue, sed mi esperas, ke ekzistas io pli bona poste – io multe pli bela ol kion la mondo povas doni. Miaopinie, la mondo mem ne vere valoras la penon de vivado. :gutkato_dikfingro_malsupren:

    Mia amiko ŝatas vivadon, ĉar ĝi opinias, ke malgraŭ ĉiuj malbonaj aferoj kaj neperfekteco de la mondo, la bonaj aferoj sufiĉe valoras la penon. Ĝi kredas, ke ekzitsas nenio poste, kaj ke tio ĉiuokaze ne gravas, ĉar ĉio, kion la mondo havas, jam devas esti tute sufiĉa, por ke oni nepre ŝatu vivadon. :gutkato_dikfingro_supren:

    Laŭ mi, ambaŭ niaj vidpunktoj estas sufiĉe ordinaraj kaj raciaj. Sed laŭ mia amiko, mia vidpunkto estas malracia, malutila, kaj forte indikas mensan malsanon. Ĝi diris, ke ĉiu vidpunkto, kiu ne enhavas ian bazan optimismon, estas mense malsana, kaj ĝi asertis, ke plejparto de homoj havas la saman vidpunkton, kiel ĝi. Tial mi scivolas: Kion vi pensas pri la fizika mondo? Ĉu ĝi sufiĉas, por ke oni nepre ŝatu vivadon? Kaj ĉu vi dirus, ke mia vidpunkto estas sufiĉe ordinara kaj akceptebla, aŭ mense malsana? (Ripetoj kaj pli detalaj respondoj estas tre bonvenaj!) :gutkato_pensas:

    #lang_eo #enketo #enketoj #filozofio #vivo
  2. Jen enketo! Mi iom diskutis kun amiko pri boneco de mondo kaj vivado. Ni interkonsentis, ke la mondo enhavas multajn aferojn bonajn kaj plaĉajn, sed ankaŭ multajn aferojn malbonajn kaj malplaĉajn. (Nu, evidente!) :gutkato_flucerba:

    Mi ne ŝatas vivadon, ĉar mi opinias, ke la bonaj aferoj estas tro neperfektaj. Mi akceptas vivon tia, kia ĝi estas, kaj mi ne planas forlasi ĝin frue, sed mi esperas, ke ekzistas io pli bona poste – io multe pli bela ol kion la mondo povas doni. Miaopinie, la mondo mem ne vere valoras la penon de vivado. :gutkato_dikfingro_malsupren:

    Mia amiko ŝatas vivadon, ĉar ĝi opinias, ke malgraŭ ĉiuj malbonaj aferoj kaj neperfekteco de la mondo, la bonaj aferoj sufiĉe valoras la penon. Ĝi kredas, ke ekzitsas nenio poste, kaj ke tio ĉiuokaze ne gravas, ĉar ĉio, kion la mondo havas, jam devas esti tute sufiĉa, por ke oni nepre ŝatu vivadon. :gutkato_dikfingro_supren:

    Laŭ mi, ambaŭ niaj vidpunktoj estas sufiĉe ordinaraj kaj raciaj. Sed laŭ mia amiko, mia vidpunkto estas malracia, malutila, kaj forte indikas mensan malsanon. Ĝi diris, ke ĉiu vidpunkto, kiu ne enhavas ian bazan optimismon, estas mense malsana, kaj ĝi asertis, ke plejparto de homoj havas la saman vidpunkton, kiel ĝi. Tial mi scivolas: Kion vi pensas pri la fizika mondo? Ĉu ĝi sufiĉas, por ke oni nepre ŝatu vivadon? Kaj ĉu vi dirus, ke mia vidpunkto estas sufiĉe ordinara kaj akceptebla, aŭ mense malsana? (Ripetoj kaj pli detalaj respondoj estas tre bonvenaj!) :gutkato_pensas:

    #lang_eo #enketo #enketoj #filozofio #vivo
  3. Kiam oni diras »pluŝbesto«, kian pluŝbeston vi imagas? Kio estas la unua pluŝbesto, kiu aperas en via menso? Kiu el ili estas plej tipa por vi?

    #lang_eo #demando #demandoj #enketo #enketoj #pluŝbestoj

  4. Kiam oni diras »pluŝbesto«, kian pluŝbeston vi imagas? Kio estas la unua pluŝbesto, kiu aperas en via menso? Kiu el ili estas plej tipa por vi?

    #lang_eo #demando #demandoj #enketo #enketoj #pluŝbestoj

  5. Ĉu mia retejo estas blogo aŭ ne? :gutkato_pensas:

    Por mi, blogo ĉiam estis fluo de artikoloj ordigitaj en unu vico laŭ dato, skribitaj kun la intenco, ke ili estu parto de unu tuto: la blogo. Oni supozu, ke la leganto ĉiam trovos kaj legos ilin ene de la blogo, por kiu ili estis skribitaj. :gutkato_libro:

    Mi fojfoje afiŝas verkojn, sed mi apartigas ilin al diversaj kategorioj. Mia intenco estas, ke la verkoj estu memstaraj; se iu prenus mian poemon, rakonton, aŭ eseon, kaj metus ĝin aliloken, tio ne impresus strange, ĉar mi kutime skribas ilin kiel memstarajn verkojn, ne supozante, ke la leganto legos ĝin en mia retejo, ene de unu kohera fluo. :gutkato_flucerba:

    Freŝdate mi pripensis aldoni novan kategorion al la retejo, nomi ĝin »Blogo«, kaj uzi ĝin laŭ mia supre menciita difino de blogo. Sed mi ne certas, ĉu tio ne estus konfuza, ĉar iuj homoj jam nomis mian nunan retejon blogo. Komentoj kaj opinioj estas tre bonvenaj! :gutkato_hihias:

    #lang_eo #blogo #blogoj #demandoj #enketo #enketoj #retejo #retejoj #vivo

  6. Ĉu mia retejo estas blogo aŭ ne? :gutkato_pensas:

  7. Ĉu vi manĝus simion? (Ne pro malsatego aŭ alia mortminaco, sed en ordinaraj cirkonstancoj.)

    #lang_eo #enketo #enketoj #manĝaĵoj #simioj 🐒
  8. Antaŭ kelkaj semajnoj, mi faris enketon pri tio, kiel ni nomu ĉi tiun socian retaron. Oni ricevis tri elekteblojn. »Federuniverso« ricevis neniun voĉon. La aliaj du elektebloj, »Federujo« kaj »Fediverso«, ambaŭ ricevis po 5 voĉoj.

    Ne eblas tiri grandan konkludon el ĉi tiu malgranda esploro, sed evidente ambaŭ nomoj plaĉas almenaŭ al kelkaj homoj. Mi mem preferas la vorton »Federujo«. Verŝajne mi uzados tiun ekde nun.

    Dankon al ĉiuj voĉdonintoj!

    #lang_eo #enketoj #esperanto #federujo #federuniverso #fediverso :blobcathappy: