#en_esperanto — Public Fediverse posts
Live and recent posts from across the Fediverse tagged #en_esperanto, aggregated by home.social.
-
Dank' al pluraj tradukintoj kaj tradukantoj (i.a. @tirifto) la aminda kaj belega #komikso / #bildrakonto «Pipro kaj Karoĉjo» de @davidrevoy («Pepper & Carrot» en la franca kaj angla originalo) estas legebla ankaŭ #en_Esperanto! 💚
Ĝi temas pri la juna #sorĉistino Pipro 🧹🧙♀️, ŝia #kato Karoĉjo 😼🥕 kaj iliaj lernado, (mal)amikoj kaj aventuroj en la mondo Herevo. Ĝi estas #senpage legebla #rete kaj taŭgas por kaj infanoj kaj plenkreskuloj.
https://peppercarrot.com/eo/
#peppercarrot #enEsperanto #Esperanto