home.social

#datreveno — Public Fediverse posts

Live and recent posts from across the Fediverse tagged #datreveno, aggregated by home.social.

fetched live
  1. La dua leĝo de termodinamiko ne venkeblas. La hodiaŭa estis mia fina afiŝo pri #datreveno. Estis 4 jaroj de ili (1461 - unue ĉe Twitter, poste ĉi tie), kaj nun pro marŝo de tempo malpli faciliĝas por mi trovi ŝancojn por esploro pri la afero. Mi esperas, ke vi trovis ilin interesa, eĉ se ne utila.
    Tamen mi ne intencas eliri ĉi tiun mastodonan konton, sed la enhavoj de la kontribuaĵoj ŝanĝiĝos, kaj malplioftiĝos.

  2. #Datreveno #BarbaraLonghi #Pentrado

    Je ĉi dato en 1552 naskiĝis Barbara Longhi, pentristo, kiu estis bone konata dum sia vivo por portretoj. Tamen nun multo da ŝiaj pentraĵoj estis perditaj aŭ ne konfirmitaj, ĉar ŝi ne subskribis ilin, kaj eble kelkaj de ili estis atribuitaj al ŝia patro. en.wikipedia.org/wiki/Barbara_
    Bildo: en.wikipedia.org/wiki/File:Pre

  3. #Datreveno #MartinoMartini #Geografio #Ĉinio

    Je ĉi dato en 1614 naskiĝis Martino Martini, misiisto, kiun oni konsideras esti la unua rigora geografo kaj historiisto pri Ĉinio, kaj kiu revenis al Eŭropo kaj publikigis mapojn kaj detalojn pri la lando. Ankaŭ li verkis la unuan gramatikon de la mandarena lingvo, kaj tradukis kelkajn eŭropajn librojn mandarenen. en.wikipedia.org/wiki/Martino_
    Bildo: commons.wikimedia.org/wiki/Fil

  4. #Datreveno #WilliamGolding #Literaturo

    Je ĉi dato en 1911 naskiĝis William Golding, verkisto, kies ĉefverko estis lia unua, "Mastro de la Muŝoj". Liaj romanoj temas ofte pri la malfideleco kaj perforto de homaro. Li ricevis premion Nobel, sed estis diskutiga elekto. eo.wikipedia.org/wiki/William_
    Bildo: commons.wikimedia.org/wiki/Fil

  5. #Datreveno #AdrienMarieLegendre #Matematiko

    Je ĉi dato en 1752 naskiĝis Adrien-Marie Legendre, matematikisto, kiu evoluigis kelkajn tre utilajn metodojn por solvi fizikajn kaj inĝenieradajn problemojn. Li anoncis antaŭ Gauss sian metodon de malplej grandaj kvadratoj por trakti neprecizajn datumojn, kaj sugestis kelkajn konjekturojn pri nombroj. eo.wikipedia.org/wiki/Adrien-M
    Bildo: commons.wikimedia.org/wiki/Fil

  6. #Datreveno #KonstantinCiolkovskij #Raketoj

    Je ĉi dato en 1857 naskiĝis Konstantin Ciolkovskij, matematikisto, kiu evoluigis la teorion pri raketoj antaŭ ol oni povos konstrui ilin, kaj sugestis preskaŭ ĉiujn necesajn aparatojn, kiuj necesas por kosmovojaĝoj. eo.wikipedia.org/wiki/Konstant
    Bildo: commons.wikimedia.org/wiki/Fil

  7. #Datreveno #AlbrechtKossel #Biokemio

    Je ĉi dato en 1853 naskiĝis Albrecht Kossel, kemiisto, kiu malkovris la ĉefajn kombinaĵojn, el kiuj estas farita DNA, malgraŭ tiutempe li ne povis trovi la formon de la molekulo. Lia postaj esploroj antaŭdiris la strukturon de proteino. en.wikipedia.org/wiki/Albrecht
    Bildo: commons.wikimedia.org/wiki/Fil

  8. #Datreveno #MurrayGellMann #Fiziko

    Je ĉi dato en 1929 naskiĝis Murray Gell-Mann, fizikisto, kiu kreis la teorion pri kvarkoj por klarigi iujn ecojn de aliaj atomaj partikloj, kaj nun estas firme establita kiel centra parto de kvantumteorio. Li ankaŭ fondis projekton mapi la rilatojn inter homaj lingvoj kaj kiel ili evoluis. eo.wikipedia.org/wiki/Murray_G
    Bildo: commons.wikimedia.org/wiki/Fil

  9. #Datreveno #PeterLely #Pentrado

    Je ĉi dato en 1618 naskiĝis Peter Lely, pentristo, kiu estis la supera portretisto ĉe la britia reĝa kortego, kaj al la laŭmoda parto de societo, eĉ dum la interna milito. Lia ateliero estis tiel okupita, ke li pentris la vizaĝojn, kaj liaj lernantoj finis per kelkaj kutimaj vestaĵoj kaj pozicioj. eo.wikipedia.org/wiki/Peter_Le
    Bildo: commons.wikimedia.org/wiki/Fil

  10. #Datreveno #Hans#ChristianGram #Biokemio

    Je ĉi dato en 1853 naskiĝis Hans Christian Gram, biokemiisto, kiu malkovris teknikon kolorigi bakteriojn per violkolora tinkturo por disigi ilin en du ĉefajn grupojn, metodo ankoraŭ en uzo hodiaŭ kiel la unua paŝo por identigi novan specimenon. en.wikipedia.org/wiki/Hans_Chr
    Bildo: commons.wikimedia.org/wiki/Fil

  11. #Datreveno #HLMencken #Satiro #AnglaLingvo

    Je ĉi dato en 1880 naskiĝis Henry (H.L.) Mencken, eseisto, kiu komentis kritike kaj satire pri ĉiuj partoj de homa societo, iĝante bone konata post kiam li verkis satiran priskribon pri la proceso Scopes, kiun li nomis "La Simia Proceso". Lia ĉefverko estis lia ampleksa studo pri la angla lingvo parolita en Usono, publikigita je kelkajn volumoj kaj aldonaĵoj. en.wikipedia.org/wiki/H._L._Me
    Bildo: commons.wikimedia.org/wiki/Fil

  12. #Datreveno #MungoPark #Afriko

    Je ĉi dato en 1771 naskiĝis Mungo Park, esploristo, kiu per sia libro, klarigis multon pri okcidenta Afrika al la eŭropanoj, Li esploris la riverojn Niĝeron kaj Gambion, kaj komencis konstruis mapon pri la regiono. eo.wikipedia.org/wiki/Mungo_Pa
    Bildo: commons.wikimedia.org/wiki/Fil

  13. #Datreveno #PrincinoWynnogene #Indiĝenoj

    Je ĉi dato en 1880 naskiĝis Laura Cornelius Kellogg (Princino Wynnogene), unu el la fondintoj de la Societo de Amerikaj Indigenoj, kiu batalis forte por akiri memregado por la irokezoj kaj aliaj pranacioj. en.wikipedia.org/wiki/Laura_Co
    Bildo: commons.wikimedia.org/wiki/Fil

  14. #Datreveno #FengKang #Matematiko

    Je ĉi dato en 1920 naskiĝis Feng Kang, matematikisto, kiu sendepende inventis la finian eran metodon solvi komputadajn problemojn por ĉia inĝenierado. Aliaj el liaj algoritmoj utilas por longdaŭraj simuladoj de la movo de molekuloj, ktp. en.wikipedia.org/wiki/Feng_Kan
    Bildo: commons.wikimedia.org/wiki/Fil

  15. #Datreveno #PeterSellers #Filmoj

    Je ĉi dato en 1925 naskiĝis Peter Sellers, plurtalenta aktoro, kiu komencis je freneza komika radioprogramo (The Goon Show, bone konata en Britio) kaj estis bona voĉmimikisto. Poste li moviĝis al filmoj kiel La Rozkolora Pantero kaj Doktoro Strangelove. en.wikipedia.org/wiki/Peter_Se
    Bildo: en.wikipedia.org/wiki/File:Pet

  16. #Datreveno #GrandmaMoses #Pentrado

    Je ĉi dato en 1860 naskiĝis Grandma Moses, amatora pentristo, kies pentraĵoj havas optimisman aspekton kaj folkloran stilon. Ŝi famiĝis nur tre malfrue en vivo kaj mortis aĝe 101 jaroj. en.wikipedia.org/wiki/Grandma_
    Bildo: commons.wikimedia.org/wiki/Fil

  17. #Datreveno #AlcideDOrbigny #Geologio #Zoologio

    Je ĉi dato en 1802 naskiĝis Alcide d'Orbigny, scientisto, kiu kontribuis multon al zoologio, paleontologio kaj geologio. Li kolektis por la Pariza Muzeo pli ol 10.000 specimenojn el suda Ameriko, kaj donis al kelkajn roktavolaj iliajn nomojn rilate al iliaj aĝoj. eo.wikipedia.org/wiki/Alcide_d
    Bildo: commons.wikimedia.org/wiki/Fil

  18. #Datreveno #AmyBeach #Muziko

    Je ĉi dato en 1867 naskiĝis Amy Beach, komponisto, kiu estis la unua sukcesa usonanino kiu verkis grandan simfonion el pure usona fontoj, ne ricevinte eŭropan instruadon. eo.wikipedia.org/wiki/Amy_Beac
    Bildo: commons.wikimedia.org/wiki/Fil

  19. #Datreveno #DariusMilhaud #Muziko

    Je ĉi dato en 1892 naskiĝis Darius Milhaud, komponisto membro de "La Sesopo", kiu estis influita de ĵazo kaj brazila muziko, kaj ofte verkis plurtonalece. Li ankaŭ instruis aliajn bone konatajn muzikistojn, inkluzivante ĵazaj kaj klasikaj. eo.wikipedia.org/wiki/Darius_M
    Bildo: commons.wikimedia.org/wiki/Fil

  20. #Datreveno #FerdinandPorsche #Inĝenierado

    Je ĉi dato en 1875 naskiĝis Ferdinand Porsche, inĝeniero, kiu faris kelkajn signifoplenajn plibonigadojn al motoroj kaj aŭtomobiloj. Li kontribuis al la unua hibrid-elektra aǔto, kaj fondis la kompanion Porsche. eo.wikipedia.org/wiki/Ferdinan
    Bildo: commons.wikimedia.org/wiki/Fil

  21. #Datreveno #LilyPoulettHarris #Kriketo

    Je ĉi dato en 1873 naskiĝis Lily Poulett-Harris, instruisto, kiu fondis ne nur lernejon, sed ankaŭ la unuan inan kriketklubon en Aŭstralio. en.wikipedia.org/wiki/Lily_Pou
    Bildo: commons.wikimedia.org/wiki/Fil

  22. #Datreveno #AlanJayLerner #Lirikoj #Kantoj

    Je ĉi dato en 1918 naskiĝis Alan Jay Lerner, lirikisto, kiu kontribuis multajn memorindajn vortojn al multaj muzikaj spektakloj, kunlaborante kun kelkaj komponistoj. en.wikipedia.org/wiki/Alan_Jay
    Bildo: commons.wikimedia.org/wiki/Fil

  23. #Datreveno #ErnestRutherford #Fiziko

    Je ĉi dato en 1871 naskiĝis Sir Ernest Rutherford, nuklea fizikisto, kiu inventis la nocion de duoniĝotempo por radioaktivaj atomoj, pruvis ke kelkajn radioj estas nukleoj de heliumo, kaj difinis tiun, kiu estas atomnumero. eo.wikipedia.org/wiki/Ernest_R
    Bildo: en.wikipedia.org/wiki/File:Sir

  24. #Datreveno #IngridBergman #Filmoj

    Je ĉi dato en 1915 naskiĝis Ingrid Bergman, unu el la plej bone konataj aktoroj dum la 20-a jarcento, kiu venkis tri oskar-premiojn. eo.wikipedia.org/wiki/Ingrid_B
    Bildo: commons.wikimedia.org/wiki/Fil

  25. #Datreveno #GodfreyHounsfield #Tomografio #Diagnozo

    Je ĉi dato en 1919 naskiĝis Godfrey Hounsfield, elektra inĝeniero, kiu konstatis ke oni povas uzi iks-radiojn el kelkajn direktoj por vidi tri-dimensian bildon pri la enhavo de objekto, kaj konstruis la unuan aparaton por komputila tomografio. en.wikipedia.org/wiki/Godfrey_
    Bildo: commons.wikimedia.org/wiki/Fil

  26. #Datreveno #CarlBosch #Kemio

    Je ĉi dato en 1874 naskiĝis Karl Bosch, kemia inĝeniero, kiu, kun Fritz Haber, malkovris procezon por elpreni nitrogenon el la aero por fari amoniakon, kaj do sterkoj, kiu ebligas la popolon de la mondo nutri sin. eo.wikipedia.org/wiki/Carl_Bos
    Bildo: commons.wikimedia.org/wiki/Fil

  27. #Datreveno #LeeDeForest #Elektroniko #Radio

    Je ĉi dato en 1873 naskiĝis Lee de Forest, inventanto, kiu kontribuis multon al la transmetado de voĉo per radio, kaj kreis la unuan praktikan elektronikan amplifilon. eo.wikipedia.org/wiki/Lee_De_F
    Bildo: commons.wikimedia.org/wiki/Fil

  28. #Datreveno #GeorgeStubbs #Pentrado

    Je ĉi dato en 1724 naskiĝis George Stubbs, pentristo, kiun interesas anatomio, kio faris lian pentraĵon pli realismaj ol liaj samtempuloj, aparte tiuj pri ĉevaloj kaj grandaj sovaĝaj bestoj, ekz. rinocero kaj alko. en.wikipedia.org/wiki/George_S
    Bildo: en.wikipedia.org/wiki/File:Whi

  29. #Datreveno #SarahFrancesWhiting #Astronomio

    Je ĉi dato en 1847 naskiĝis Sarah Frances Whiting, astronomo, kiu starigis la duan lernantan esploran fiziklaboratorion en Usono, kaj instruis siajn lernantojn pri modernaj teknikoj de iks-radioj kaj uzo de spektroskopo por astronomio. en.wikipedia.org/wiki/Sarah_Fr
    Bildo: commons.wikimedia.org/wiki/Fil

  30. #Datreveno #OgdenNash #Poezio

    Je ĉi dato en 1902 naskiĝis Ogden Nash, poeto kaj spritulo, kiu ofte kreis nekutimajn rimojn por sia humuraj mallongaj poemoj. eo.wikipedia.org/wiki/Ogden_Na
    Bildo: commons.wikimedia.org/wiki/Fil

  31. #Datreveno #HenryCadwaladerChapman #Zoologio

    Je ĉi dato en 1845 naskiĝis Henry Cadwalader Chapman, naturalisto, kiu iĝis la estro de la Zoologia Societo de Filadelfio, kaj kies anatomaj raportoj pri la mortoj de la bestoj kontribuis al la kompreno pri la kondiĉoj kiujn ili bezonas. en.wikipedia.org/wiki/Henry_Ca
    Bildo: commons.wikimedia.org/wiki/Fil

  32. #Datreveno #SylviaSkan #Matematiko #FluidFluo

    Je ĉi dato en 1897 naskiĝis Sylvia Skan, matematikisto, kiu, ŝajne sen universitata edukado, kontribuis signife al la studo de fluo de aero ĉirkaŭ diversaj formoj, kaj metodoj por komputi ilin per mane. en.wikipedia.org/wiki/Sylvia_S
    Bildo: commons.wikimedia.org/wiki/Fil

  33. #Datreveno #GeorgeStokes #Fiziko

    Je ĉi dato en 1819 naskiĝis George Stokes, matematikisto kaj fizikisto, kiu, krom sia bone konata laboro pri la fluo de fluidoj, malkovris ke hemoglobino transportas oksigenon, kaj faris signifajn kontribuojn al la teorio pri fluoresko kaj polarizo, kaj farado de akromataj lensoj. eo.wikipedia.org/wiki/George_G
    Bildo: commons.wikimedia.org/wiki/Fil

  34. #Datreveno #FerencToldy #Literaturo

    Je ĉi dato en 1805 naskiĝis Ferenc Toldy, poeto kaj profesoro pri bonnutraĵo, kiu estis grava kontribuanto al hungara literaturo, skribante historion pri la temo kaj tradukante kelkajn librojn hungaren. eo.wikipedia.org/wiki/Ferenc_T
    Bildo: commons.wikimedia.org/wiki/Fil

  35. #Datreveno #AlexanderFleming #Kuracilo #Penicilino

    Je ĉi dato en 1881 naskiĝis Alexander Fleming, bakteriologo, kiu pro sia malordigita laborejo malkovris hazarde la unuan antibiotikon penicilino, kiam unu el lia eksperimentoj fungo malpurigis, kvankam li ne povis izoli la gravan substancon el la fungo. eo.wikipedia.org/wiki/Alexande
    Bildo: en.wikipedia.org/wiki/File:Syn

  36. #Datreveno #HenryMoore #Skulptaĵo

    Je ĉi dato en 1898 naskiĝis Henry Moore, skulptisto, kies talento fari grandajn taŭgajn artverkaĵojn trae de la mondo tre riĉigis lin, kio ebligis lin krei fondaĵon subteni novajn artistojn. Lia skulptaĵoj estas modernaj, iom abstraktaj. eo.wikipedia.org/wiki/Henry_Mo
    Bildo: commons.wikimedia.org/wiki/Fil

  37. #Datreveno #GerardManleyHopkins #Poezio

    Je ĉi dato en 1844 naskiĝis Gerard Manley Hopkins, poeto, kies tre originalaj poemoj rompis la kutimajn ritmojn kaj metrojn de angla poezio, do inspirante aliajn sekvi. eo.wikipedia.org/wiki/Gerard_M
    Bildo: commons.wikimedia.org/wiki/Fil

  38. #Datreveno #JacPThijsse #BotanikaĜardeno ##MediKonservado

    Je ĉi dato en 1865 naskiĝis Jac P Thijsse, botanikisto kaj medikonservisto. Je la okazo de lia 60-a naskiĝtago oni malfermis kaj nomis je li unu el la unuaj sovaĝaj ĝardenoj ie ajn en la mondo. en.wikipedia.org/wiki/Jac._P._
    Bildo: commons.wikimedia.org/wiki/Fil

  39. #Datreveno #AliceBall #Kemio #Lepro

    Je ĉi dato en 1892 naskiĝis Alice Ball, kemiisto, kiu plibonigis kuracilon el natura oleo por lepro, farinte ĝin injektebla. Ŝi estis la unua ina kaj afro-usonana profesoro ĉe Havajo universitato, sed mortis aĝa 24 pro necerta kialo, ĉar ŝia mortatestilo estis ŝanĝita. eo.wikipedia.org/wiki/Alice_Ba
    Bildo: commons.wikimedia.org/wiki/Fil

  40. #Datreveno #WoodyGuthrie #Muziko

    Je ĉi dato en 1912 naskiĝis Woody Guthrie, muzikisto, kiu verkis kaj ludis multon da siaj propraj kantoj, eble la plej fama estis "Ĉi tiu lando estas via lando", kiun li verkis ĉar li opiniis, ke radio ludis la kanton "Dio benu Usono" tro ofte. Li mortis pro la genetika malsano Huntington. eo.wikipedia.org/wiki/Woody_Gu
    Bildo: en.wikipedia.org/wiki/File:Woo

  41. #Datreveno #RubeGoldberg #Humuro

    Je ĉi dato en 1883 naskiĝis Rube Goldberg, kartunisto, kies
    desegnaĵoj pri trokomplikaj maŝinoj por simplaj taskoj ĝojigis multon trans la mondo. Sed lia ĉefa laboro konsistis el politika komento per kartunoj. en.wikipedia.org/wiki/Rube_Gol
    Bildo: commons.wikimedia.org/wiki/Fil

  42. #Datreveno #JeanJacquesRousseau #Filozofio

    Je ĉi dato en 1712 naskiĝis Jean-Jacques Rousseau, filozofo, kies verkaĵoj ege influis la evoluigon de pensoj pri politiko, ekonomio, scienco, kaj edukado en Eŭropo dum la periodo de klerismo. eo.wikipedia.org/wiki/Jean-Jac
    Bildo: commons.wikimedia.org/wiki/Fil

  43. #Datreveno #OliverHeaviside #Fiziko #Jonosfero

    Je ĉi dato en 1850 naskiĝis Oliver Heaviside, fizikisto, kiu simpligis la ekvaciojn de Maxwell en la vektoran formon, kiun ni nun scias, kaj antaŭdiris la ĉeesto de jonigita tavolo super la atmosfero, kiu ebligas la transmetadon de signaloj preter la horizonton. eo.wikipedia.org/wiki/Oliver_H
    Bildo: commons.wikimedia.org/wiki/Fil

  44. #Datreveno #PercyShaw #Katokuloj #VojSekureco

    Je ĉi dato en 1890 naskiĝis Percy Shaw, aferisto, kiu inventis la ĉieajn reflektilojn, kiun iuj nomas "katokuloj", por marki la limojn de vicoj kaj randojn de vojo, kiu malhelpis multon da akcidentoj. en.wikipedia.org/wiki/Percy_Sh
    Bildo: commons.wikimedia.org/wiki/Fil

  45. #Datreveno #MaryCarpenter #Edukado

    Je ĉi dato en 1807 naskiĝis Mary Carpenter, edukisto, kiu faris multon por plibonigi la edukadon de knabinoj, kaj ankaŭ laboris por ŝanĝo al la kondiĉoj en malliberejoj kaj lernejoj por la malriĉuloj. Ŝi estis la unua virino kiu verkis artikolon publikigitan per la Statistika Societo de Londono. en.wikipedia.org/wiki/Mary_Car
    Bildo: commons.wikimedia.org/wiki/Fil

  46. #Datreveno #ÉmileZola #Literaturo #MiAkuzas

    Je ĉi dato en 1840 naskiĝis Émile Zola, verkisto kaj pensanto, kiu plej fame verkis malfermitan leteron (Mi akuzas...!) al la Franca prezidento pri la afero Dreyfus, akuzante la armitajn fortojn pri leĝaj eraroj kaj politika koruptado, kio ŝanĝis la opinion de la publiko, sed metis sian propran vivon en danĝero. eo.wikipedia.org/wiki/%C3%89mi
    Bildo: commons.wikimedia.org/wiki/Fil

  47. #Datreveno #JethroTull #Agrikulturo

    Je ĉi dato en 1674 baptiĝis Jethro Tull, agrikulturisto, kiu inventis la unuan maŝinon por enterigi semojn vice, kaj sarkilo por uzado inter la vicoj. Tiajn maŝinojn tiris ĉevaloj kaj ili helpis komenci la agrikulturan revolucion en Britio. eo.wikipedia.org/wiki/Jethro_T
    Bildo: commons.wikimedia.org/wiki/Fil

  48. #Datreveno #ArethaFranklin #Kantisto #Muziko

    Je ĉi dato en 1942 naskiĝis Aretha Franklin, tre populara kantistino, kiu ankaŭ subtenis, ofte malbrue, tiujn batalantajn kontraŭ maljusteco tra la mondo, aparte indiĝenaj ĉie. eo.wikipedia.org/wiki/Aretha_F
    Bildo: commons.wikimedia.org/wiki/Fil

  49. #Datreveno #AkiraKurasaŭa #Filmoj

    Je ĉi dato en 1910 naskiĝis Kurosaŭa Akira, filmreĝisoro, eble la plej fama el Japanio, kies influo pri la arto tra la mondo estis gravega. Lia inventema filmo Rashomon etendiĝis la manierojn per kiu filmo povas diri rakonton en multaj direktoj, kaj famiĝis tra la mondo, montrante tion, kio la japania industrio povis fari. eo.wikipedia.org/wiki/Kurosawa
    Bildo: commons.wikimedia.org/wiki/Fil

  50. #Datreveno #KalpanaChawla #Kosmonaŭto

    Je ĉi dato en 1962 naskiĝis Kalpana Chawla, inĝeniero naskita en Hindio, kiu esploris pri fluida dinamiko kaj aerospaca inĝenierado antaŭ ol ŝi iĝis la unua kosmonaŭto el Hindio. Malĝoje ŝi perdis sian vivon dum sia dua spacvojaĝo kiam la kosmopramo Columbia disrompiĝis reirante en la atmosferon. en.wikipedia.org/wiki/Kalpana_
    Bildo: commons.wikimedia.org/wiki/Fil

  51. #Datreveno #WacławSierpiński #Fraktoj

    Je ĉi dato en 1882 naskiĝis Wacław Sierpiński, matematikisto, kiu laboris pri la teorio de nombroj kaj la fondaĵoj de matematiko per ar-teorio, kaj inventis kelkajn el la unuaj fraktaj objektoj, nun konata kiel sia triangulo, tapiŝo kaj kurbo, inter aliaj. eo.wikipedia.org/wiki/Wac%C5%8
    Bildo: commons.wikimedia.org/wiki/Fil

  52. #Datreveno #DouglasAdams #Literaturo #Fantazio

    Je ĉi dato en 1952 naskiĝis Douglas Adams, aŭtoro kaj ekologo, kiu publikigis pri la malfacilaj situacoj de kelkaj specioj, sed pli fame verkis la fantazian romanon "La Petveturanta Gvidilo pri la Galaksio", kiun li priskribis kiel Trilogio en kvin libroj. eo.wikipedia.org/wiki/Douglas_
    Bildo: commons.wikimedia.org/wiki/Fil

  53. #Datreveno #SamuelBarber #Muziko

    Je ĉi dato en 1910 naskiĝis Samuel Barber, eksterordinare talenta muzikisto, kiu ankaŭ komponis la unuajn vere sukcesajn verkaĵojn en la klasika stilo per usonano. Liaj verkoj rememorigas pri la 19-a jarcenta romantikismo, ĉar li rifuzis akcepti la tiaman modernan disonancon, kvankam li uzis sin propran tian. en.wikipedia.org/wiki/Samuel_B.
    Bildo: commons.wikimedia.org/wiki/Fil

  54. #Datreveno #LinusPauling #Kvantumkemio

    Je ĉi dato en 1901 naskiĝis Linus Pauling, kemiisto, kiu gajnis premion Nobel en du malsamaj kampoj (kemio kaj paco), kaj fondis la temo pri kvantumkemio, kiu helpis klarigi kiel reakcioj okazu en biologiaj situacioj. Ankaŭ li inventis aparaton por mezuri la kvanton de oksigeno en miksaĵo de gasoj, uzebla en submarŝipoj kaj malsanulejoj. eo.wikipedia.org/wiki/Linus_Pa
    Bildo: commons.wikimedia.org/wiki/Fil

  55. #Datreveno #ErnstMach #Fiziko #SuperSonaOndo

    Je ĉi dato en 1838 naskiĝis Ernst Mach, fizikisto, kiu ekzamenis la konduton de korpoj movantaj pli rapide ol sono tra fluido, kaj kiel ili faris ŝokondojn. Li ankaŭ malkovris ke la interna orelo kontribuas al la kapablo por ekvilibrigi sin. eo.wikipedia.org/wiki/Ernst_Ma
    Bildo: commons.wikimedia.org/wiki/Fil

  56. #Datreveno #GastonJulia #Matematiko #ĤaosTeorio

    Je ĉi dato en 1893 naskiĝis Gaston Julia, matematikisto, kiu provizis precizan difinon pri aro, nun nomita aro Julia, rilate al ripetado de funkcioj, kaj do komencis la kampon de ĥaosteorio kaj poste (de Mandelbrot) fraktaloj. Dum la unua milito li estis tre grave vundita en la vizaĝo, perdante sian nazon, kaj devis porti ledan maskon por kovri la vundon. en.wikipedia.org/wiki/Gaston_J
    Bildo: commons.wikimedia.org/wiki/Fil

  57. #Datreveno #UmbertoEco #Literaturo

    Je ĉi dato en 1932 naskiĝis Umberto Eco, verkisto kaj filozofo, kies plej famaj libroj, La nomo de la Rozo, kaj la Pendolo de Foucault, estis ĉiu kompleksa kaj populara, kio konfuzis la kritikistojn tiam. Ili estis tradukitaj en kelkajn lingvojn. Esperanto ankaŭ interesis lin eble plibonigi dialogon inter oriento kaj okcidento. eo.wikipedia.org/wiki/Umberto_
    Bildo: commons.wikimedia.org/wiki/Fil

Share on Mastodon

Enter the server where you have an account.