home.social

#danklibro — Public Fediverse posts

Live and recent posts from across the Fediverse tagged #danklibro, aggregated by home.social.

  1. Antaŭ-hieraŭ mi vizitis mensokuraciston. Ĝi donis al mi utilajn konsilojn por mia tiama kordoloro, kaj mi sentas min pli bone nun. :gutkato_kontenta:

    Hieraŭ mi faris betan supon. Tio postulis longan tempon. Mi ne certas, ĉu mi faris ĝin ĝuste, kaj mi faris multe pli da supo, ol kiom mi intencis. Sed la rezulto gustis nemalbone, kvankam eble iom tro acide. :gutkato_pensas:

    Hodiaŭ la supo gustis pli bone kaj mi estas sufiĉe kontenta je ĝi. Onidire ripozado ja bongustigas supojn. Mi plu eksperimentu sekvafoje! :gutkato_sciencisto:

    Dankon, ke mi povas travivi multajn belajn momentojn kaj okupiĝi de feliĉindaĵoj anstataŭ kompare bagatelaj bedaŭrindaĵoj. Dankon pro amo, sano, kaj kuraĝo! :gutkato_x3:

    #lang_eo #danklibro #kuirado #kuirarto #supo #taglibro #vivo

  2. Hodiaŭ mi manĝis kuketon kun teo, kaj tiel metis defion al mia stomako. Nokton mi pasigis per longa kaj serioza interparolado (de naturo iom tro privata por ĉi-tiea priskribado), kaj tiel metis defion al miaj menso kaj koro. Efektive mi kredas, ke temis pri unu el la plej malfacilaj en mia tuta vivo, ĉar mi devis alfronti ne plu eviteblan realiĝon de iuj miaj plej grandaj timoj. Kaj mi travivis… en bona farto! :gutkato_ridas_nervume:

    Kiel vi eble scias, mi estas kristano. Kiel vi eble rimarkis, mi ne estas tre »laŭta« pri tio. Mi ne volas trudi, kaj mi kredas, ke oniaj kredoj devas plej grave realiĝi interne, ol ekstere. Sed hodiaŭ mi faru en mia (ankoraŭ freŝa) danklibro escepton, ĉar mi ne povus alie esprimi min. :gutkato_ploras_riveron_cede:

    Dankon, ke Vi staris ĉe mi, kiam tremis mia koro. Dankon, ke Vi karesis ĝin en la plej malluma horo. Falis muroj de kastelo al mi promesita, kaj sur ŝultrojn jen mantelo el amo teksita. Ene de malvarma nokto ĝi provizis varmon, kaj kiam mi volis plori, dolĉigis la larmon. Mi ekvidis tra ruino lumi Vian gloron, kiu ravas la animon kaj nobligas homon. Ĉio bela sur la tero paliĝis kompare, kaj mi, tiam faligita, releviĝis stare. Kun la muroj de la kruroj rompiĝis katenoj, kiuj teren direktigis miajn vanajn penojn. Anstataŭe rigardu mi ĉiam al ĉielo, kie estas mia celo kaj sola espero. Kion miaj manoj tenas, ili baldaŭ perdos, sed la koro ne plu tremas kaj Vin ĉiam servos! Tie mia hejmo estos, tie Vin mi trovos! Fidela mi ĉiam restos, se Vi iom volos. Tie estos mi sekura, subos vian manon. Kiel povus muro nura kompariĝi amon? Via amo, Eternulo, ŝirmas kontraŭ ĉio! Vi ja estas ĉionpova, kompatema Dio. Dankon, ke al multaj benoj aldoniĝis plia, kaj helpu min ĉiam resti nur kaj nure Via. :gutkato_ridas:

    Kion ajn morgaŭo alportos, mi ne mortos! :gutkato_heroo:

    #lang_eo #danklibro #Dio #kristanismo #poemoj #religio #taglibro #vivo