home.social

#atentuprielektro — Public Fediverse posts

Live and recent posts from across the Fediverse tagged #atentuprielektro, aggregated by home.social.

  1. #PorLaPlanedo mi volonte diskonigas pri aŭtomate memrevolvantaj brako-horloĝoj, kiuj funkcias sen elektrujo, pro gestoj de la portanto! #ĜustaAlternativo #AtentuPriElektro

    Kion vi opinias pri tio, kion vi faras? #NiAguKune

  2. #PorLaPlanedo mi racie spektas videojn: 10 min da elsendo-fluo konsumas samakvante da energio kiel verkado de 100 retmesaĝoj! #RaciaCifereco #AtentuPriElektro

    Kion vi opinias pri tio, kion vi faras? #NiAguKune

  3. #PorLaPlanedo mi (specife dum-somere) ellitiĝas frue ekde la suno-leviĝo: mi ja reduktas elektron pro lumo bezonuta vespere aŭ nokte! #AtentuPriElektro #NaturaRitmo

    Kion vi opinias pri tio, kion vi faras? #NiAguKune

  4. #PorLaPlanedo mi uzas elektro-aparatojn⚡ (fornon, lavmaŝinon, polvosuĉilon, ŝargilon, vazlavilon, …) plej ofte ekster la pinto-horoj🌃! #AtentuPriElektro #RaciaEnergio

    Kion vi opinias pri tio, kion vi faras? #NiAguKune

  5. #PorLaPlanedo mi plene konscias ke nur kompari alternativojn per CO₂-eliro ne sufiĉas: ja ekz. rubaĵoj (nukleaj☢️, plastaj, …) ne perfektas! #ĜustaAlternativo #AtentuPriElektro #RaciaEnergio

    Kion vi opinias pri tio, kion vi faras? #NiAguKune

  6. #PorLaPlanedo mi preferas spekti televidon per DVB-T ol per ADSL: la unua ja ne bezonas retaliron nek plia energio por funkcii! #AtentuPriElektro #ĜustaAlternativo

    eo.wikipedia.org/wiki/DVB-T
    #DTT #TDT #TNT

    Kion vi opinias pri tio, kion vi faras? #NiAguKune

  7. #PorLaPlanedo mi ne tuj enmetas eĉ varmetan manĝaĵon en la fridujon, sed atendas ke ili antaŭe iom malvarmiĝas! #AtentuPriElektro #RaciaEnergio

    Kion vi opinias pri tio, kion vi faras? #NiAguKune

  8. #PorLaPlanedo mi atente agordas la fridujon al 4°C kaj la frostujon al −18°C, ne pli malvarme, por ne tro konsumi! #AtentuPriElektro #RaciaEnergio

    Kion vi opinias pri tio, kion vi faras? #NiAguKune

  9. #PorLaPlanedo mi kelkfoje lasas en la fridujon frostigitajn manĝaĵojn, por ke ili malfrostu kaj (sen plia elektro) alportu malvarmon ene de ĝi! #AtentuPriElektro #RaciaEnergio

    Kion vi opinias pri tio, kion vi faras? #NiAguKune

  10. #PorLaPlanedo mi uzas reĝimon kun ne tro varma akvo en la lavmaŝino: varmigi akvon ja estas la plej granda medio-premo! #AtentuPriElektro #RaciaEnergio

    Kion vi opinias pri tio, kion vi faras? #NiAguKune

  11. #PorLaPlanedo mi hejme uzas belaspektan malnovan telefonon kun bazo: ĝi konsumas malpli ol nuntempaj sendrata bazo aŭ ol poŝtelefono! #AtentuPriElektro #MalaltaTeknologio

    Kion vi opinias pri tio, kion vi faras? #NiAguKune

  12. #PorLaPlanedo mi mane raspas fromaĝon kaj legomojn per metala ilo anstataŭ ol per uzado de elektra raspilo! #AtentuPriElektro #RaciaEnergio #MalaltaTeknologio

    Kion vi opinias pri tio, kion vi faras? #NiAguKune